III.EKFLIRTIS RUĜA FLAGO ĈE SIJANG’ŬAN
三 红旗插到死羊湾
Fajfil’ de l’ gerilestro siblis kaj ne haltis,
pafilon ĉiuj prenis, sur ĉevalon saltis.
队长的哨子呼呼响,
挂枪上马人人忙。
Aŭdinte ke Ŭang Guj suferas de torturo,
li tuj ordonis nokte al sav-aventuro:
听说王贵受苦刑,
半夜三更传命令:
“Ja Ŭang Guj estas nia bona kamarado,
neniel ni permesos murdon al la frato!”
"王贵是咱好同志,
再怎么也不能叫他把命送!"
Dudek ĉevalrajdantoj iris en la fronto,
post ili ruĝgvardia, junpionira rondo.
二十匹马队前边走,
赤卫军、少先队紧跟上。
Fusiloj,revolveroj,lancoj ruĝakvastaj…
Bruadis klaketante ĉevalhufoj hastaj.
马蹄落地嚓嚓响,
长枪、短枪、红樱枪。
Viglegis ĉiu vir’ kaj fortis la ĉevalo,
apenaŭ ektagiĝis, ekis la batalo.
人有精神马有劲,
麻麻亮时开了枪。
Por blanks rapo estas unu sol-radiko.
Kampuloj kaj l’ gerilo estas kor-amikoj.
白生生的蔓菁一条根,
庄户人和游击队是一条心。
Ekagis ĉiuj kune je la pafosonoj,
kun tranĉilegoj, ĉaspafiloj kaj bastonoj.
听见枪声齐下手,
菜刀、鸟枪、打狗棍;
Kunagis la internaj homoj kaj eksteraj.
Tumultis en Sijang’ŭan ribeluloj veraj.
里应外合一起干,
死羊湾闹的翻了天。
Konfuze pafoj,klukoj, bojoj timpan-tuŝis,
la gerilanoj en Sijang’ŭan sin enpuŝis.
枪声乱响鸡狗乱叫唤,
游击队打进了死羊湾。
Sinjoro Cuj la Dua dormis sur-briklite,
salte leviĝis jen de l’ pafoj surprizite.
崔二爷在炕上睡大觉,
听见枪声往起跳。
Post torturad’ de Ŭang Guj fumi li deziris,
opian pipon prenis, forte li entiris.
打罢王贵发了瘾,
大烟抽得正起劲;
Latuna opi-lampo kun ŝirmilo vitra,
arĝentumita pipo — sed nenio distra:
黄铜烟灯玻璃罩,
银镶的烟葫芦不能解心焦;
L’ edzin’ kaj kromedzinoj ĉiuj lin tedaĉis,
neniu kiel Ŝjangŝjang tiel al li plaĉis.
大小老婆两三个,
那个也没有香香好!
“La grasa ŝafaj-peco en hundbuŝon falis,
foj-foje por ŝin kapti vane mi batalis.
肥羊肉掉在狗嘴里头,
三枪两枪夺不到手。
“Ĉifoje Ŭang Guj certe perdos vivon sian,
do Ŝjangŝjang nepre falos en la manon mian.”
王贵这一回再也活不成,
小香香就成了我的人。
Dum la revado dolĉa eĉ pli ol bombono,
salivo lia fluis jam sur la mentono.
越想越甜赛沙糖,
涎水流在下巴上。
Ĉe la opia lampo li en sonĝon venis
kaj en ĉirkaŭbrakumon li Ŝjangŝjang-on tenis.
烟灯旁边做了一个梦,
把香香抱在怀当中;
La sonĝo tikle dolĉa ne longdaŭron konis,
krakanta pafobruo en ĉirkaŭo sonis.
又酸又甜好梦做不长,
"噼啪""噼啪"枪声响。
Je la unua pafo lia sonĝo haltis,
je l’ dua pafo li de sur la lito saltis.
头一枪惊醒坐起来,
第二枪响时跳下炕。
Lakeojn vekis li por fari sindefendon:
“Tuj fermu la pordegon, grimpu sur tegmenton!
连忙叫起狗腿子:
"关着大门快上房!"
“Kie atakos ili, tuj rebatu tie,
po dek arĝent-dolarojn donos mi premie.”
"那边过来那边打,
一人赏你们十块响洋。"
Pro l’ atakant-multeco kaj pafad-intenso,
sinjoro Cuj decidon ŝanĝis en la menso.
人马多枪声稠不一样,
崔二爷心里改了主张,
Matenaj nuboj fajre tutĉiele ruĝis,
sinjoro Cuj la Dua tra l’ postpordo fuĝis.
朝霞满天似火烧,
崔二爷从后门溜跑了。
Leviĝis jen la sun’ por plena lum-ekspedo
kaj ruĝa flago flirtis de la montpiedo.
太阳出来天大亮,
红旗插在山畔上。
La brila suno ĉarmis kiel bela floro.
Gerilo kaj l’ povruloj stasis kor’ ĉe koro.
太阳出来一朵花,
游击队和咱穷汉们是一家。
Per varma rizosupo kaj vaporaj panoj,
regalon belan ĝuis niaj gerilanoj.
滚滚米汤热腾腾的馍,
招待咱游击队好吃喝。
Malligis ili tuj Ŭang Guj-on en savado,
ruĝiĝis l’ okulrand’ de ĉiu kamarado.
救下王贵松开了绳,
同志们个个眼圈红。
Jam la konscion perdis Ŭang Guj pro doloro.
“Karulo!” vokis Ŝjangŝjang en maldolĉa ploro.
把王贵痛的直昏过,
香香哭着叫哥哥:
“Se vi pereus, ankaŭ mi ne povus vivi,
malfermu la okulojn por min ree vidi!”
"你要死了我也不得活,
睁一睁眼睛看一看我!"