2008年6月26日

李季:《王贵与李香香》1-1(世界语,汉语对照)



Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang
《王贵与 李香香》
Li Ĝji
李季

UNUA PARTO
第一部

1.SINJORO CUJ KOLEKTAS RENTON
1、崔二爷收租
Okazis en la jaro mil-naŭcent-trideka,
en la distrikto Sanbjan*,la event’tragika.
公元一九三0年,
有一件伤心事出在三边。

Popolo diris:tie estis tri trezoroj,
povruloj multis, raris riculoj-sinjoroj.
人人都说三边有三宝,
穷人多来富人少;

La flava sabl’ sin sternis; vaste sen rnezuro,
sed kiu kamp’ ne estis havo de riĉulo?
一眼望不尽的老黄沙,
那块地不属财主家?

Maloftis pluvo en mil-naŭcent-dudek-naŭa,
la grenplantaĵojn bakis brula varmo daŭra.
一九二九年雨水少,
庄稼就象炭火烤。

Kiel blindul’ palp-iras vojon en obskuro,
la malriĉuloj timas ja pro plagaŭguro.
瞎子摸黑路难上难,
穷汉就怕闹荒年。

Teruras ne l’ komenc’ de plago sed la fino,
printempmalsaton sekvan pensis ĉiuj kun timo.
荒年怕尾不怕头,
第二年的春荒人人愁。

Sur branĉojn homoj grimpi devis post ekstermo
de l’ herboj,malaperis ĉie verda ĝermo.
掏完了苦菜上树梢,
遍地不见绿苗苗。

Post forkonsum’ de l’ verdaj, ili trunkojn manĝis —
arbtrunkojn en farunon ili muel-ŝanĝis.
百草吃尽吃树杆,
捣碎树杆磨面面。

En la monatoj dua, tria oni ĉerke
Sepultis; poste kuŝis la kadavroj sterke!
二三月饿死人装棺材,
五六月饿死没人理!

En keloj de sinjoro Cuj la Dua ŝimis
eĉ greno,do grenmankon tute li ne timis.
窑里粮食霉个遍,
崔二爷粮食吃不完。

Skelete l’ malriĉuloj magris pro malsato,
sed Cuj per la mortantoj restis sen kompato.
穷汉饿得皮包骨,
崔二爷心狠见死他不救。

Arbegoj ekbruadis sible en tempesto,
riĉulo Cuj fariĝis centfamiliestro.
风吹大树嘶啦啦响,
崔二爷有钱当保长。

Abako havas naŭdek unu kalkul-globojn,
ne povis finkalkuli Cuj-ajn ŝafojn,bovojn.
一个算盘九十一颗珠,
崔二爷牛羊没有数数。

Sur tridek-li-a step’ kaj sable dudek-li-a*,
ja kiu grego estis ne havaĵo lia?
三十里草地二十里沙。
那一群牛羊不属他家?

El kamentubo fumo flugas en l’ aeron.
Sinjoro Cuj posedis ed duon-ĉielon.
烟洞里冒烟飞满天,
崔二爷他有半个天;

Se ĉe l’ guberniestro li la langon movis,
eĉ pluvon kaj ventadon li ordoni povis.
县长跟前说上一句话,
刮风下雨都由他。

Ju pli severas frosto, des pli fortas vento;
ju pli multiĝas riĉo, des pli kruel-sento.
天气越冷风越紧,
人越有钱心越狠!

La terkulturistar’ rikolton ne akiris
pro longa mank’ de pluv’ kaj l’ brovojn ekkuntiris.
天旱庄稼没收成,
庄户人家皱眉头;

Grenmanko ja signifis malsato-turmenton,
kaj ankaŭ neeblecon pagi al Cuj renton.
打不下粮食吃不成饭,
崔二爷的租子也难还。

Se malsatadon oni povus eĉ elteni,
nepag’de rento certe igos Morton veni!
饿着肚子还好过,
短下租子命难活!

Ŭang Mazi eĉ ne manĝis grajnon dum tri tagoj,
lakeon Cuj alsendis per postul’de pagoj.
王麻子三天没见一颗米,
崔二爷的狗腿子来催逼。

La langon vigligante time Ŭang sin helpis,
kaj ĉiajn bonajn vortojn petajn li elĉerpis:
舌头在嘴里乱打转,
王麻子把好话都说完。

“Se mi ne povas pagi, plu la vivon tenos;
se ne dum ĉi vivad’,mi brute per vi penos.*”
"还不起租子我还有一条命,
这辈子还不起来世给你当牲畜。"

“Ci ŝuldas al ni renton, monon ankaŭ grenon —
Ĉu ci,hundaĉo, riskos spite vivoprenon?”
"短租子,短钱,短下粮--
老狗你莫非想拿命来抗?"

Tri pikrigardoj garnis ĉiun lian diron,
post po tri diroj skurĝo faris karnoŝiron.
一句话来三瞪眼,
三句话来一马鞭。

A1 lup’ kaj tigr’ similis la lake’ barbara,
suferis multe multe Ŭang jam kvindek-jara.
狗腿子象狼又象虎,
五十岁的王麻子受了苦。

Vundiĝis li tutkorpe, sango ĉie striis.
“Ho,panjo!…panjo!…panjo!”li senĉese kriis.
浑身打烂血直淌,
连声不断叫亲娘。

Sableje jen ostard’** soliĝis de la aro:
pro lia suferado tristis la najbaroj.
孤雁失群落沙窝,
邻居们看着也难过。

“Ja pelton oni portas vintre kontraŭ vento,
ja vivon Ŭang ne devas doni por la rento.
"冬天穿皮袄为避风,
王麻子短租不短你的命;

“Laŭvole prenu liajn posedaĵojn, domon,
sed ne pro rentpagigo batmortigi 1’ homon!”
"房子家产由你们挑,
打死他租子也交不上!"

Azeno blinda ĵetas sin al fojnamaso.
Homkoron ja ne havas la lakea klaso!
毛驴撞草垛没长眼,
狗腿子不长人心肝!

Bastonoj bat-rompiĝis unu post alia,
sang-makulitaj naŭze… ho, kruelo kia!
一根棍断了又一根换,
白落红起不忍心看!

Ankoraŭ spiron faris li de 1’ sunsubiro,
sed sub lunlumo kuŝis li jam morta viro.
太阳偏西还有一口气,
月亮上来照死尸。

Tiriĝis abrotan’ kun la radikoj ele.
Sinjoro Cuj la Dua agis tro kruele.
拔起黄蒿带起根,
崔二爷做事太狠心;

La patron li mortigis, prenis for la idon,
li al Ŭang-familio faris plen-likvidon!
打死老子拉走娃娃,
一家人落了个光塌塌!

En vintro ĉe l’ kreskaĵoj ĝermo ne aperas,
en temp’ malnova l’ povraj kiel brut’ suferas.
冬天里草木不长芽,
旧社会的庄户人不如牛马!

没有评论: