2008年6月27日

李季:《王贵与李香香》1-3(世界语,汉语对照)

III. LI ŜJANGŜJANG
3、李香香

Alaŭdo nur alaŭdajn ovojn metas ĉiam.
Ĉe Sijang’ŭan Sinjoro Cuj loĝadis tiam.
百灵子雀雀百灵子蛋,
崔二爷家住死羊湾。

Pluvakvoj en rivero fluas kaj miksiĝas.
Loĝadis ĉe Sijang’ŭan riĉaj kaj malriĉaj.
大河里涨水清混不分,
死羊湾有财主也有穷人。

En valo de Sijang’ŭan, de river-spegulo,
vivadis Li Deĵuj,mizera maljunulo.
死羊湾前沟里有一条水,
有一个穷老汉李德瑞。

Kun la blankbarba viro jam kvindekok-jara
vivadis solfilino, floro senkompara.
白胡子李德瑞五十八,
家里只有一枝花。

Li Ŝjangŝjang estis nomo de la solfilino.
Ŝi fraton ne ricevis, mortis la patrino.
女儿名叫李香香,
没有兄弟死了娘。

Kiel senpluma birdo devas travintradi,
manĝaĵ’ kaj vestoj mankis, devis ŝi malsati.
脱毛雀雀过冬天,
没有吃来没有穿。

La dekses-jara Ŝangŝjang en laboro bovis,
sed malgraŭ la penad’ satmanĝi ŝi ne povis.
十六岁的香香顶上牛一条,
累死挣活吃不饱。

Kristala dolĉa kand’ en tuko ŝvitodora.
Malriĉa ŝi ja estis, tamen tre bonkora.
羊肚子手巾包冰糖,
虽然人穷好心肠。

Maizaj grajnoj dolĉas ĉiuj je mielo.
Aĝulo Li ja havis koron de anĝelo.
玉米结子颗颗鲜,
李老汉年老心肠软。

Li ofte l’ junan Ŭang Guj tenis je la mano,
kun larmoj al li diris: “Ho, mizer-infano!
时常拉着王贵的手,
两眼流泪说:"娃命苦!"

“Vi estas tiel juna, pezas jam laboro,
sen patro kaj patrino vivas vi en solo.
"年岁小来苦头重,
没娘没大孤零零。

“En Gŭan-di-templo* devas loĝi almozulo,
do mia domo estu por vi hejm-angulo.”
"讨吃子住在关爷庙,
我这里就算你的家。"

Se Ŭang Guj libertempis pro pluvad’ aŭ vento,
hejtlignon li kolektis por li kun danksento.
刮风下雨人闲下,
王贵就来把柴打。

Jen Ŭang Guj havis patron, ankaŭ fratineton;
senhejma birdo trovis por si propran neston.
一个妹子一个大,
没家的人儿找到了家。

没有评论: