IV. KOLEKTO DE SOVAĜLEGOMOJ*
4、 掏苦菜
Lilio ruĝa floras kun koloro brila.
Knabino Ŝjangŝjang ĉarmis kun belec’ simila.
山丹丹开花红姣姣,
香香人材长得好。
La granda okulparo brilis kiel kristalo,
simile al ros-perloj viglaj sur herbaro.
一对大眼水汪汪,
就象那露水珠在草上淌。
Milion mueladas oni en farunon.
De infaneco Ŝjangŝjang amis la kampulon.
二道糜子碾三遍,
香香自小就爱庄稼汉。
Surkampe tamarikoj placas al l’ okuloj.
Bonega estas Ŭang Guj inter la junuloj.
地头上沙柳绿蓁蓁,
王贵是个好后生。
Li altas je ses futoj kaj je forto plenas,
en kamplaboroj li duoblan taskon prenas.
身高五尺浑身都是劲,
庄稼地里顶两人。
Maizo floras ĝuste en la mez-stadio,
de longe Ŭang Guj amis Ŝjangŝjang kun pasio.
玉米开花半中腰,
王贵早把香香看中了。
Agrablas amokanto — tiklas ja pudoron;
ĉerizoj dolĉas — ja postulas penlaboron.
小曲好唱口难开,
樱桃好吃树难栽;
Ja amon ili sentis unu por l’ alia,
hontemo tamen baris al konfes’ ilia.
交好的心思两人都有,
谁也害臊难开口。
Sur monton Ŭang Guj venis kun sia ŝafaro,
manĝeblajn herbojn plukis Ŝjangŝjang en la valo.
王贵赶羊上山来,
香香在洼里掏苦菜。
Pelante la ŝafaron fajfis la paŝtanto,
el lia buŝ’ aŭdiĝis vortoj de amkanto:
赶着羊群打口哨,
一句曲儿出口了:
“Post la tuttaga pen’ mi dormi ne deziras,
maldorme l’ amatinon forte mi sopiras.”
"受苦一天不瞌睡,
合不着眼睛我想妹妹。"
Jen Ŭang Guj ĉesis paŝi por aŭskulti bone;
aŭdiĝis vale kvazaŭ milda biv’ belsone:
停下脚步定一定神,
洼洼里声小象弹琴:
“Lilio ruĝa floras en ombrriĉa valo.
Ne hastu, se inklinas vi al am-pokalo.”
"山丹丹花来背洼洼开,
有那些心思慢慢来。"
“Samkiel ganodermo* ĉe l’ ŝosea rando,
neniu karas pli ol vi al la amanto!”
"大路畔上的灵芝草,
谁也没有妹妹好!"
“Se l’ arĝenthufaj bonas plej el la ĉevaloj,
vi estas el l’ junuloj mia idealo!”
"马里头挑马四银蹄,
人里头挑人就数哥哥你!"
“Ĉeriza buŝ’ kun dentoj blankaj kiel perloj
sagace trompas min per falsaj am-esperoj.
"樱桃小口糯米牙,
巧口口说些哄人话。
“Se prenus vin riĉul’,al vi ne mankus mono.
Kial preferi min, dungiton en ĉifono?”
"交上个有钱的花钱常不断,
为啥要跟我这个揽工的受可怜?"
“Se pipe vi lumigas ĉambron kaj posedas
nur tason da mili’,mi vivi kun vi pretas.
"烟锅锅点灯半炕炕明,
酒盅盅量米不嫌哥哥穷。"
“Al mi denaske plaĉas vir’ de kamplaboro,
honesto kaj fidel’ valoras pli ol oro.”
"妹妹生来就爱庄稼汉,
实心实意赛过银钱。"
“Akvomelono verda ruĝas en interno,
memoros viajn vortojn ja mi por eterno.
"红瓤子西瓜绿皮包,
妹妹的话儿我忘不了。
“En mia kapo svarmas pensoj en konfuzo,
aranĝu rendevuon por korverŝa uzo.”
"肚里的话儿乱如麻,
定下个时候说说知心话。"
“En nokto, kiam homoj dormos en trankvilo,
en mian ĉambron venu por interbabilo.
"天黑夜静人睡下,
妹妹房里把话拉。
“Ne l’ lunon la ĉielo vidos, nur abandon
de steloj.Do atentu,paŝu ne sur hundon!”
"满天的星星没有月亮,
小心踏在狗身上!"

没有评论:
发表评论