V. ARĜENTAJ DU DOLAROJ
5、 两块洋钱
La subiranta suno ĉarme jen rubenis.
Por preni akvon Ŝjangŝjang al la puto venis.
太阳落山红艳艳,
香香担水上井畔。
Sitel’ sur tro mallonga ŝnur’ en puton iris
por akv’.Sin-kline Ŝjangŝjang malfacile spiris.
井里打水绳绳短,
香香弯腰气直喘。
En nigra jak’ lanŝtofa kaj saten-ŝuparo,
sinjoro Cuj la Dua venis el la valo.
黑呢子马褂缎子鞋,
洼洼里来了崔二爷。
Similis lia kapo al terpoma bulo,
pro rido liniiĝis liaj mus-okuloj.
一颗脑袋象个山药蛋,
两颗鼠眼笑成一条线。
Li flavajn dentojn montris malfermante l’ buŝon,
malleve li al Ŝjangŝjang faris pinĉe tuŝon:
张开嘴了见大黄牙,
顺手把香香捏了一把:
“Se ĝi tro pezas, do mi helpu vin en parto.
Ĉu decas ke vi vundu l’ manojn de brodarto?”
"你提不动我来帮你提,
绣花手磨坏怎个哩?"
“Sinjoro Cuj la Dua, virte vi vin tenu.
Ĉu decas ke vi tiel per tuŝaĉ’ min ĝenu?”
"崔二爷你守规矩,
毛手毛脚干啥哩!"
“Ne ofendiĝu mia eta belulino,
delonge mi deziras havi vin en sino.
"小娇娇你不要恼,
二爷早有心和你交。
“Mi havas blankan rizon kaj ŝafaĵan supon,
delonge mi jam volas zorgi vian jupon.
"大米干饭羊腥汤,
主意早打在你身上。
“Se vi vin ligos kun mi, povos vi laŭplaĉe
elekti manĝojn, vestojn ĉiam avantaĝe.”
"交了二爷多方便,
吃喝穿戴由你拣。"
Indigne kaj honterne Ŝjangŝjang maltrankvilis
sitelojn vektportante hejmen ŝi ekiris.
香香又气又害羞,
担上水捅往回走。
Sinjoro Cuj la Dua sekvis sin fripone,
arĝentajn du dolarojn prenis li elzone:
崔二爷紧跟在后边,
腰里摸出来两块钱:
“Jen du arĝentmonerojn mi donacas al vi,
aĉetu floran ŝtofon por novvestojn havi.”
"二爷给你两块大白洋,
拿去扯两件花衣裳。"
Denaske Ŝjangŝjang havis flam-temperamenton,
kaj kontraŭ la riĉulo fortan malam-senton.
香香的性子本来躁,
自幼就把有钱人恨透了。
Unue, ke malsatis familio ŝia;
ĉar tuta 1’ rikoltaĵ’ fariĝis rento lia;
一恨一家吃不饱,
打下的粮食交租了;
kaj due li dungiton Ŭang Guj malfavoris,
tagnokte kiel bovo Ŭang Guj penlaboris.
二恨王贵给他揽工,
没日没夜当牲畜。
Ruĝiĝis la knabino kiel granatfloro:
“Ja kiu volas ĉian monon kun fetoro!”
脸儿红似石榴花:
"谁要你臭钱干什么!"
“Bubino,ne rifuzu blinde la favoron,
alie vi tro peze pagos vian sinjoron!”
"死丫头你不要不识好,
惹闹了二爷你受不了!"
Hundaĉo insultita laŭiradas murojn,
sed tamen Cuj plu volis ĉasi seksplezurojn:
挨骂狗低头顺着墙根走,
崔二爷的醋瘾没有过够:
“Post rompo de la ŝnur’ sitel’ en puton falos,
eskapi min vi vane klopodadojn faros.
"井绳断了桶掉到井里头
终久脱不过我的手。
“Al vermiĉel’ tritika sorgon vi preferas,
anstataŭ al mi, ci al Ŭang Guj ame kveras!
"放着白面你吃铪铬,
看上王贵你看不上我!
“Se Ŭang Guj estas juna, sed mizera nulo,
mi riĉas je arĝento, kvankam nejunulo.
"王贵年轻是个穷光蛋,
二爷我虽老有银钱。
“Faruno tra kribrilo en la keston venas.
La vivon de Ŭang Guj ja miaj manoj tenas.
"铜罗里筛面落面箱,
王贵的命儿在我手上。
“Obstakl’ en kamentubo, fulgo sur trabaro.
Ricevos Ŭang Guj de mi tagojn de amaro!”
"烟洞里卷烟房梁上灰,
我回去叫他小子受两天罪!"

没有评论:
发表评论