2008年7月3日

李季:《王贵与李香香》2-4(世界语,汉语对照)




IV। LIBERA GEEDZIĜO


四 自由结婚

De l’ leviĝanta sun’ verŝiĝas lumo-riĉo.
Revoluci’ alportas tagojn de feliĉo.
太阳出来遍地红,
革命带来了好光景。

Sijang’ŭan kun Cuj estis ja infer’ sur tero,
naŭ el dek familioj vivis en mizero.
崔二爷在时就象大黑天,
十有九家没吃穿。

Forpelis malriĉuloj Cuj-on en ribelo,
Sijang’ŭan jam fariĝis loko en prospero.
穷人翻身赶跑崔二爷,
死羊湾变成活羊湾。

Ne povas bruli, brili senolea lampo,
al tia lamp’ similas kamparan’ sen kampo.
灯盏里没油灯不明,
庄户人没地种就象没油的灯;

Akiris ĉiuj teron,lamp’ radias hele.
Jen la vizaĝ’ de ĉiuj ruĝe brilas bele.
有了土地灯花亮,
人人脸上发红光。

Post mango de koptis’*,jen kandon buŝ’ entenas.
La manon de l’ amata Ŝjangŝjang Ŭang Guj prenas.
吃一嘴黄连吃一嘴糖,
王贵娶了李香香。

Jen egalecon ĝuas viro kaj virino.
Libera geedziĝo — nova vivkutimo.
男女自由都平等,
自由结婚新时样。

Tra mil suferoj ili restas par’ fidela,
fariĝis nun geedzoj en dolĉec’ miela.
千难万难心不变,
患难夫妻实在甜。

Ĉirpadas bela bird’ revene al la nesto.
Eklarmis Ŝjangŝjang en la ĉambro de nuptfesto.
俊鸟投窝叫喳喳,
香香进洞房泪如麻。

Jen larm’ kiel fontakvo senmezure riĉis,
la nova jak’ de Ŭang Guj de ĝi malsekiĝis.
清泉里淌水水不断,
滴湿了王贵的新布衫。

“De noktomez’ mi jam atendis kokokrion;
ĉi-tagon soifante, perdis mi racion.”
"半夜里就等着公鸡叫,
为这个日子把人盼死了。"

Samtempe Ŝjangŝjang volis plori kaj ekridi,
pri kio paroli ne povis ŝi decidi.
香香想哭又想笑,
不知道怎么说着好。

Kaj Ŭang Guj tiel ridis, ke liaj vortoj pendis,
vidante Ŝjangŝjang-n li ankoraŭ sopiron sentis!
王贵笑的说不出来话,
看着香香还想她!

De Ŝjangŝjang li ameme ambaŭ manojn prenis,
kun miksaj sentoj penson li esprimi penis:
双双拉着香香的手,
难说难笑难开口:

“Revoluci’ la povrajn savis el sufero,
neeblus sen ĝi nia geedziĝ-afero!
"不是闹革命穷人翻不了身,
不是闹革命咱俩也结不了婚!

“Revolucio savis nin el malespero,
ĝi savis nin kampulojn ĉiujn el mizero.
"革命救了你和我,
革命救了咱们庄户人。

“La ruĝan flagon ĉiuj devas ŝultroporti,
se l’ ruĝa flago falus, ĉiuj devus morti.
"一杆红旗要大家扛,
红旗倒了大家都遭殃。

“Ĉevalo devas kuri, bovo devas plugi,
revoluci-aferon devas ni konduki.
"快马上路牛耕地,
闹革命是咱们自己的事。

“Glitigas voj’sur ter’, se pluvas en aero.
Falinto devas levi sin mem de la tero.
"天上下雨地下滑,
自己跌倒自己爬。

“La suno leviĝinta ĉiam ruĝe brilas.
Daŭre revolucii kore mi deziras.”
"太阳出来一股劲地红,
我打算长远闹革命。"

Tri tagojn post la nupto,hejmon aranĝinte,
gerilaniĝis Ŭang Guj jam sin registrinte.
过门三天安了家,
游击队上报名啦。

Sur lia kapo tuk’ al ŝafstomak’ simila;
sur lia ŝultro estis stal-fusilo brila.
羊肚子手巾缠头上,
肩膀上背着无烟钢。

Post dek- aŭ dekkvintaga servo, kun permeso
reiris li al Ŝjangŝjang pro revid-promeso.
十天半月有空了,
请假回来看香香。

Post intervid’ reiris li al la gerilo,
valfundon Ŝjangŝjang iris kun la kara viro.
看罢香香归队去,
香香送到沟底里。

“Argilo flava garnas riĉe tiun valon.
El argilpec’ ni faru jam figuran paron.
沟湾里胶泥黄又多,
挖块胶泥捏咱两个;

“El ili unu ina, la alia vira,
ambaŭ figuroj estu al ni versimilaj.
捏一个你来捏一个我,
捏的就象活人脱。

“Ni rompu la figurojn, miksu la argilon,
refaru in-figuron kaj argilan viron.
摔碎了泥人再重和,
再捏一个你来再捏一个我;

“En la figuro via estas parto mia,
en la figuro mia estas parto via.:
哥哥身上有妹妹,
妹妹身上也有哥哥。

Post figurfaro diris Ŝjangŝjang al l’ amato:
“Post kelkaj tagoj estu nia revid-dto.”
捏完了泥人叫哥哥,
再等几天你来看我。

没有评论: