2008年7月5日

李季:《王贵与李香香》3-1(世界语,汉语对照)



TRIA PARTO
第三部

1. SINJORO CUJ REVENIS
一 崔二爷又回来了

Subita ekpluvego en seren-vetero:
informon de malĝoj’ alportis plum-letero*.
大红睛天下猛雨,
鸡毛信传来了坏消息。

Kun plumleter’ senĉese kuris kuriero:
Revenis blankarme’**,donanto de sufero!
拿了鸡毛信不住气地跑,
压迫人的白军又来了!

Post ĝian dorson kuris la gerilanaro
obee al ordono pri geril-batalo.
游击队连夜开到白军屁股后边去,
上级命令去打游击。

Je fajfo Ŭang Guj tuj fusilon surŝultrigis,
ekmarŝis, eĉ ne sian Ŝjangŝjang ĝisrevidis.
吹起哨子背起枪,
王贵没顾上去看香香。

Sijang’ŭan nokte aŭdis pri la ve-novaĵo,
matene l’ blankarme’ aperis en la vilaĝo.
死羊湾夜里听到信,
第二天大清早白军可进了村。

Mienis l’ armeanoj ĉiuj malserene,
samkiel kreditor' kondutis kolereme.
白军个个黑丧着脸,
就好像谁都短他们二百钱。

De dom’ al domo ili serĉis kaj demandis:
“Kun kiu famili’ la Ruĝarme’ sin fandis?
东家搜来西家问:
"谁家有人随了红军?

“Kiu ricevis bovon, ŝafojn pro l’ ribelo?
Kiu fariĝis akirint’ de dom’ kaj tero?”
"谁家分了牛和羊?
谁家分地又分房?"

Niŭ Siŭa en ribel’ ricevis kaverndomon.
Post enketado oni trovis lian nomon.
牛四娃分了一孔窖,
三查两问查出来了。

Sur la pordegon altan de sinjoro Cuj,
lin,per du kanabŝnuroj,oni levis tuj.
崔二爷的大门宽又高,
两根麻绳吊起了。

Per vergoj kaj dornbranĉoj oni entreprenis
Torturon — lia korpo je sangstrioj plenis!
两把荆条一把刺,
浑身打成血丝丝!

Diabla kapitano de la blankarmeo
kun brakokruc’, larĝigis buŝon je tranĉeo:
白军连长没头鬼,
叉着手来裂着嘴:

“El seka puto akvon vane vi elprenos.
Ĉu al mizerulaĉoj riĉo mem alvenos!
"干井里打不出清水来,
天生的穷骨头想发便宜财!

“Jam destinitis al vi sorto de mizero,
vi groteskuloj tamen revas pri libero.
"阎王爷叫你当穷汉,
斜头歪脑还想把身翻。

“Kun Ruĝarme-patron’,kiu kvazaŭ potencas,
vi, sterkskarab’ renversi Tajŝan* nun intencas!”
"仗着你红军老子势力大,
屎蚵螂还想推泰山!"


Turmentis ŝnur-ligad’, minacis bajoneto,
revenis ĉio de Cuj al lia posedo.
绳子捆来刺刀逼,
崔二爷的东西都要回去。

Hundaĉoj vojogvidas, sekvas ilin lupo.
Revenis al Sijang’ŭan Cuj post tiu trupo.
狗腿子开路狼跟有后边,
崔二爷又回到死羊湾。

Kun manbastono kaj en rob’ kaj rajdjaketo,
Sinjoro Cuj senŝanĝa restis en aspekto.
长袍马褂文明棍,
崔二爷还是那个鬼样子。

De unu dom’ li glitis al alia domo:
“Nur revo — ion rabi el sub mia nomo!
东家溜来西家串:
"想发我姓崔的洋财是枉然;

“Ribeloj ja okazis jam en antikveco,
do tio estas ne afer’ de rara speco.
"前朝古代也有人造反,
这些事情不稀罕。

“Strangaĵ’ ĉiele estas kiel sur la tero,
ĉu l’ lunon povus gluti Hundo de l’ Ĉielo*?
"世上有怪事,天上也一样,
天狗还能吃月亮;

“Ĝi glutas per la faŭk’,ellasas tra l’ postaĵo,
plu brilas hele l’ luno post momenta kaŝo.
"嘴里吃来屁股里巴,
月亮还是亮光光。

“De antikvec’ malpravojn ĉiam prav’ superas,
ribelo de diabloj certe ne prosperas.
"自古一正压百邪,
妖魔作乱不久长。

“Ja kiu estas vera reĝo laŭ destino?
Sijang’ŭan apartenas al Cuj je la fino.”
"真龙天子是个谁,
死羊湾的天下还姓崔!"

Fekaĵon manĝi estas ja natur’ de hundo,
ankoraŭ Cuj deziris Ŝjangŝjang en korfundo.
本性难改狗吃屎,
崔二爷对香香心还没有死。

Li Deĵuj forsendiĝis laŭ Cuj-a ordono.
Sinjoro Cuj alvenis jen al lia domo.
打发李德瑞去支差,
崔二爷来到他家里。

Montrante siajn dentojn ride li mienis:
“Malgranda Ŝjangŝjang kara, vidu, mi revenis.
露着牙齿只是个笑:
"小香香我又回来了;

“Volonte mi forgesos pasintaĵojn plene,
nur se vi iros kun mi hejmen obeeme.
"过去的事情我全不记,
只要你乖乖地跟我去。

“La edzo ruĝarmea fuĝis jam al foro,
pro via senedzec’ zorgplenas mia koro.
"你那红军老汉跑得没踪,
活活守寡我心里不安生;

“Ne restu obstinema;se vi iĝos mia,
vi vivos en feliĉ’ kun bezonaĵo ĉia.”
"不要再任性,你跟上我,
有吃有穿真受活。"

Kun hont’, indign’ kaj timo funde en la koro,
la kapon Ŝjangŝjang tenis klina sen parolo.
香香又羞又气又害怕,
低着头来不说话。

Sinjoro Cuj miskredis, ke ŝi jam konsentis,
plezuran tiklon kaj seksardon li eksentis.
崔二爷当他受顺从来,
浑身发痒心里似火烧。

Kaj la solec’ ardigis al li lian sangon,
karese li ekpinĉis al ŝi ŝian vangon.
屋里没人崔二爷胆子大,
照着脸上捏了一把;

Samtempe je sinklin’ li kisis ŝian buŝon,
— eĉ en la tag’ li volis fari sekskunkuŝon!
顺水推舟亲了一个嘴,
--大白天他想胡日鬼!

Kun brula sent’ indigna Ŝjangŝjang tuj elkuris,
dum la rapida kuro ŝi plenvoĉe hurlis.
香香气急往外跑,
一边跑来一边叫。

Kun rido li tuj baris al ŝi la dompordon:
“Jen vi, virino, faras stultan malakordon!”
满脸笑着把门堵:
"女人家做事真糊涂!"

Dirante ree li al ŝi ekfaris paŝon,
kaj Ŝjangŝjang kraĉis rekte sur lian vizaĝon.
说着说着又上前,
香香把唾沫吐了他一脸;

Ŝi piedbatis kaj gratadis sen skrupuloj…
Sur la vizaĝo de Cuj jen du sangmakuloj.
双脚乱踢手乱抓,
狗脸上留下了两个疤疤。

Por vidi la spektaklon venis la najbaroj,
kaj hejmen iris Cuj post la hontigaj faroj.
邻居们都来看热闹,
崔二爷害臊往回跑。

Irante for Sinjoro Cuj al Ŝjangŝjang diris:
“Jen kian aĉan kaĉon fuŝe vi kuiris!
临走对着香香说:
"看你闹的算个啥?

“Fenestron mi malfermas, ke vi vidu bone:
Vi nepre min obeos, vole aŭ nevole!”
"打开窗子把话说个明,
这一回你从也要从,不从也要从!"

没有评论: