II. LA ŜAFSTOMAKA TUKO*
二 羊肚子手巾
Sinjoro Cuj malhoman faron entreprenis:
Li Deĵuj post forir’ neniam hejmrevenis.
崔二爷他把良心坏,
李德瑞支差一去不回来。
La bird’ maljuna mortis; estis for la vira.
Por Ŝjangŝjang sola estis vivo malfacila.
老雀死了公雀飞不出窠,
香香一个人怎过活?
Ŝi volis iri serĉi l’ edzon de l’ gerilo,
lakeoj gardis ŝin, ne eblis do foriro.
有心去找游击队,
狗腿子照着走不开。
Deziris Cuj, ke Ŝjangŝjang ŝanĝu sian volon,
donacis li milion kaj tritikpulvoron.
又送米来又送面,
崔二爷想把香香心买转;
Li petis unun post alia por kunago
persvadi du-trifoje ŝin en ĉiu tago.
请上这个央那个,
一天来劝两三遍;
Minaco kaj persvad’ alternis en apliko,
al Ŝjangŝjang la fidela tute sen efiko.
硬的吓来软的劝,
香香至死心不变;
Trifoje ĉiutage plendis ŝia ploro,
fandiĝus de l’ cagreno ja eĉ ŝtona koro.
一天哭了三回,天天哭九转,
铁石的心儿也变软。
Se iu larmas, certe lin ĉagreno regas,
de larm’ la ŝafstomaka tuko gut-malsekas.
人不伤心不落泪,
羊肚了手巾水淋淋。
La ŝafstomaka tuko longas dekkvin-cole.
Viŝinte for la larmojn, ploris ŝi denove.
羊肚子手巾一尺五,
拧干了眼泪再来哭。
Post dorso de la domo, sur la ter-altaĵo,
ŝi vidis la sablejon ekster la vilaĝo.
房子后边土坡坡,
了见寨子外边黄沙窝。
Montetoj sablaj altis, male l’ fundo vala,
sed kie ja troviĝis ŝia viro kara?!
沙梁梁高来沙窝窝低,
照不见亲人在那里。
En fronto de la domo unu ulmo staris.
Ĝi, kvankam ne tre alta, dikradike raris.
房子前边种榆树,
长的不高根子粗;
Ŝi kaptis jen la ulmon, skuis foj-refoje:
“Pretigu ponton, ke mi iru al li ĝoje!”
手扒着榆树摇几摇,
你给我搭个顺心桥!
Vidiĝis tra l’ fenestro jen sovaganseroj*.
Ne-kalkuleblis ja de Ŝjangŝjang la suferoj.
隔窗子了见雁飞南,
香香的苦处数不完。
“Laŭdire l’ birdo estas kurier’ bonfara,
bonvolu miajn vortojn portu al la kara:
人家都说雁儿会带信,
捎几句话儿给我心上的人:
“Je via forvojaĝ’ burĝoni l’ arboj penis;
forfalis la folioj,sed vi ne revenis!
"你走时树木才发芽,
树叶落净你还不回家!
“Se haltas rajdceval’, vigligu vipe l’ fortojn;
se vi ne povas veni, sendu al mi vortojn:
"马儿不走鞭子打,
人不能回来捎上两句话;
“Masoni per sol-ŝtono kaj du brikopecoj —
Vi scias, kiom multas miaj malfacilecoj!?
"一圪塔石头两圪塔砖,
你不知道妹妹怎么难;
“Nubaron sur ĉiel’ konfuzis forta vento.
Disigis nin geedzojn mava incidento.
"满天云彩风吹乱,
咱俩的婚姻叫人搅散。
El la greneroj pizo estas la plej ronda,
plej kompatindas ni el la popolo monda.
"五谷里数不过豌豆圆,
人里头数不过咱俩可怜!
“Plej glatas el grensemoj grajnoj de milio,
plej trista paro estas ni en la socio!
"庄稼里数不过糜子光,
人里头数不过咱俩凄惶!
“Vin sopirante perdis mi la apetiton,
kaj fajro en la kor’ estiĝis lip-vezikojn.
"想你想的吃不进去饭,
心火上来把嘴燎烂。
“Mili’ en suna val’,mili’ en ombra valo.
Pensado pri vi ĉie ekas kun larmfalo!
"阳洼里糜子背洼里谷,
那里想你那里哭!
“Je pren’ de bovlo min sopiro tuj englutas,
kaj larmoj el l’ okuloj en ĝin gutas, gutas.
"端起饭碗想起你,
眼泪滴到饭碗里;
“Mi pensas pri vi, sen lamp-lumo, de vespero
ĝis frua horo antaŭ matenruĝ-apero.
"前半夜想你点不着灯,
后半夜想你天不明;
“Dum tuta nokt’ neeblas fermi la okulojn,
sur la briklit’ mi pentras de vi la figuron.
"一夜想你合不着眼,
炕围上边画你眉眼。
“Karulo, tuj alvenu mian vivon savi,
alie vi ne povus vivan min rehavi.
"叫一声哥哥快来救救我,
来的迟了命难活;
“Ĉagrenon, se mi mortos, vi ne devas havi —
ĉu viva ĉu mortinta mi fidelos al vi.
"我要死了你莫伤心,
死活都是你的人。
“Ĉevalon altan garnas taŭge ĝiaj brido
kaj piedingoj, sekvos vin mia spirito.”
"马高镫短扯首长,
魂灵儿跟在你身旁。"
Onklino Liŭ ja estas hom’ kun bona koro.
ŝi akompanis Ŝjangŝjang en malĝoja horo.
刘二妈来好心肠,
香香难过她陪上。
Konsolis la knabinon ŝi en temp’ libera:
“Ne dronu en ĉagreno, ho, infan’ mizera!”
得空就来把香香劝:
"可怜的娃娃不要伤心!
Revenos iutage niaj gerilanoj
kaj venĝos vin kaj ĉiujn kontraŭ la tiranoj.
"有朝一日游击队回来了,
公报私仇一齐报;
“Ni kaptos Cuj vivantan, ligos lin per ŝnuro,
balaos for la aĉulojn ĉiujn ĝis plenpuro!”
"活捉崔二爷拿绳绑,
狗腿子白军一扫光!"
Ja naŭdek eĝojn havas tridek fagopiraj
greneroj,malsaniĝis Ŝjangŝjang pro sopiroj.
三十三颗荞麦九十九道棱,
伤心过度香香得了病;
Flaviĝas verdaj plantoj kaŭze de pluv-manko,
de Ŝjangŝjang malgrasega palis ambaŭ vangoj.
天不下雨庄稼颜色变,
面黄肌瘦变了容颜。
Ŝi faris ŝuo-paron malgraŭ la malsano,
kun larm’, al onjo Liŭ ŝi donis en la manojn:
带病做了一双鞋,
含着眼泪交给刘二妈:
“Onklino, pro la ŝuoj peton mi prezentu:
post mia morto nepre al li ilin sendu.
刘二妈!这双鞋托付你,
我死后一定要捎给他。
“Transdonu 1’ suojn al li kun la jena vorto:
Jam ne plu ŝuoj de mi por lia surporto!”
"送去鞋子把话捎:
他只能穿我做这一双鞋子了!"

没有评论:
发表评论