2008年7月10日

李季:《王贵与李香香》3-3(世界语,汉语对照)

III. KUNIĜO DE L’ GEEDZOJ
三 团 圆

Jen bienulo Cuj ekflamis de kolero:
“Bubin’ honorrifuza, damnon al infero!”
崔二爷来发了火:
"死丫头这样不抬举我!"

Kun nigra koro li,kruela kiel lupo,
forrabis Ŝjangŝjang fine per lakea grupo.
黑心歪尖赛虎狼,
下了毒手抢香香。

Nuptofesteno riĉa je l’ fiksita dato:
la dudek-dua tago de l’ jarfin-monato.
七碟子八碗摆酒席,
看下的日子腊月二十一。

Por la kromedzinig’ la lakear’ rapidis,
de l’ festen-tabloj nur la oficiroj sidis.
崔二爷娶小狗腿子忙,
坐席的净是连排长。

Ricevis la soldatoj eĉ po kvindek cendojn,
tostadis, vetludadis, faris kri-komentojn.
当兵的每人赏了五毛钱,
猜拳赌博闹翻天。

En larmoj dronis Ŝjangŝjang pro senĉesa ploro,
memore pri l’ karulo, sangis ŝia koro.
香香哭的象泪人,
越想亲人越伤心。

Ruĝa silkjak’ kaj verda saten-pantalono
perforte surmetiĝis malgraŭ ŝia opono.
红绸子袄来绿缎子裤,
死拉硬扯穿上身。

Kun larmoj de amaro Ŝjangŝjang Cuj-n insultas:
“Kial ci ne kun cia olda panj’ adultas!
香香又哭又是骂:
"姓崔的你怎么不娶你老妈妈!

“Iutage realigu mi la fortan volon:
ponardo plej profunde piku cian koron!”
"有朝一日遂了我心愿,
小刀子扎你没深浅!"

Tamen ŝajnigis Cuj,ke li ne aŭdis tion,
kuŝante sur briklito fumis li opion.
听见只当没听见,
崔二爷炕上抽洋烟;

Fuminte Cuj sin turnis al drinkad’ pro l’ nupto,
tumultis ĉiuj brue kvazaŭ hunda lukto.
过足了烟瘾去看酒,
推推让让活象一群咬架狗。

Tostadis reciproke ili en kontento,
de brando plezuriĝis ĉies hunda ventro.
你敬我来我敬你,
烧酒喝在狗肚里。

Ĉiuj ĝojkriis al Cuj: “Gratulon!Gratulon!”
kvazaŭ infan’ salutis propran plej-karulon.
你恭喜他恭喜,
崔二爷好比是他亲大哩。

Jen bienulo Cuj ekdiris kun rideto:
“Pardonon, se mizera estas la bankedo.
崔二爷来笑嘻嘻:
"薄酒蔬菜大家要原谅哩;

“Nur dank’ al via helpo povas mi festeni,
alie mi ne povus kromedzinon preni.
"我娶这小房靠大家,
众位不帮忙就没办法。

“Ŝi devus servi al vi dum tostado dece,
ĉar vi ja klopodadis pene kaj senĉese.
"本来该叫她来敬敬酒,
酬劳诸位多辛苦。

“Sed ŝi obstina restas, plori ŝi ne ĉesas,
do vin ŝi danku poste, tion mi promesas.”
"脑筋不转只是个哭,
往后闲了再叫她补。

Naskiĝis ŝi virino sen aspiro granda,
preferas ŝi povrulon al mi monhavanta.
"这个女人生来贱,
看不上有钱的爱穷汉;

“Mizera Ŭang Guj penis kun mi konkurenci,
sed brako al femuro devas riverenci.
穷骨头王贵争又抢,
胳膊扭大腿他犯不上。

“Ja min kaj ŝin en paron la ĉielo ligis,
neniu ŝin el miaj manoj eskapigis.
"我和她这婚姻天配就,
东捣西捣没脱过我的手。

“Ja grasajn ŝafojn donas ĉiam riĉa stalo,
povruloj ja sukcesas en nenia faro.
"从来肥羊大圈里生,
穷鬼们啥也闹不成。

“Ja ĉiam restos vera mia argumento:
Ĉu levus sin la suno el la okcidento?!”
"说来说去还是我说的那句话:
太阳会从西边出来吗?"

Sen gvat’ de l’ vilaĝfino ili bru-festenis —
jen gerilanoj ŝtele en-vilaĝen venis!
喝酒赌场寨门口没放哨,
游击队悄悄进来了!

Aŭdiĝis hura-krioj kiam pafoj krakis,
jen niaj gerilanoj pune reatakis!
枪声一响乱喊"杀",
咱们的游击队打来啦!

Ĉevale rajdis ĉiuj ili kun pafilo
en siaj manoj — ho,potencas la gerilo!
一人一马一杆枪,
咱们游击队势力壮!

Glavegoj,sabroj,lancoj… oldaj bataliloj
uzataj kune kun pistoloj kaj fusiloj.
大刀、马刀、红缨枪,
马枪、步枪、无烟钢。

Neniu blanksoldato ekbatali volis,
tuj kapitulacantojn ili prete rolis.
白军当兵的那个愿打仗,
乖乖地都给游击队缴了枪。

En la vilaĝo ĉie torĉoj hele brilis.
“Bonvenon,gerilanoj!” la popol’ jubilis.
点起火把满寨子明,
庄户人个个来欢迎。

Paniko l’ oficirojn sen-soldatajn tuŝis,
kaj l’ terurita Cuj sin sub terliton* puŝis.
连排长没兵酒席桌前干着急,
崔二爷怕的钻到炕洞里。

Forfuĝis la rotestro, plotonestroj ja ne,
kaj oni ilin ĉiujn ligis man-kun-mane.
连长走了抓排长,
一个一个都捆上。

Sinjoro Cuj la Dua molis kiel muko,
jen estis ŝnurligita kapon al la pugo.
崔二爷浑身软不塌塌,
捆一个"老头来看瓜"。

Trans muron la rotestro saltis jen eksteren.
Subite lin Niŭ Siŭa kaptis, premis teren.;
连长翻身往外跳,
冷不防被牛四娃抓定了。

Aŭdinte la pafadon, Ŝjangŝjang ridmienis.
Ŝi pensas en si:Certe la geril’ revenis.
听见了枪响香香笑,
十成是咱游击队打来了;

Pro ĝojo de feliĉo viglis la spirito,
sin levis Ŝjangŝjang, saltis de sur la briklito.
人逢喜事精神爽,
翻起身来跳下炕。

Ŝi iris per rapidaj paŝoj de hasteco,
por vidi kie estas ŝia kara edzo.
走起路来快又急,
看看我亲人在那里?

De l’ gerilestro Ŭang Guj forpermesan vorton
ricevis, por ŝin serĉi venis en la korton.
队长跟前请了假,
王贵到上院来找她;

De torĉoj helis tuta l’ kort’ de fin’ al fino.
Sed kie ja troviĝas lia karulino?
满院子火把亮又明,
不见我妹妹在那里?

En malproksim’ vidiĝis bela novedzino,
en verda pantalon’ kaj jak’ de karmezino.
远远了见一个新媳妇,
上身穿红下身绿。

Ĉeval’ iritan vojon konas en perfekto.
La edzon Ŝjangŝjang ja rekonis laŭ aspekto:
马有记性不怕路途长,
王贵的模样香香不会忘;

“Jen ŝafstomaka tuko ĉirkaŭ lia kolo —
kiu alia, se ne la amat’ de l’ koro!”
羊肚子手巾脖子里围,
不是我哥哥是个谁!

Je la renkont’ la manojn ili interprenis,
paroli, ridi volis, sed nur vane penis.
两人见面手拉着手,
难说难笑难开口;

Ja vortoj en la koro svarmis cent-milope,
sed kvazaŭ tuk’ la buŝon plene baris ŝtope.
一肚子话儿说不出来,
好比一条手巾把嘴塞。

Post longa baraktado Ŭang Guj diris vorton:
“Ni zorgis revolucion, kaj ĝi nian sorton!”
挣扎半天王贵才说了一句话;
"咱们闹革命,革命也是为了咱!"

En decembro de 1945, Sanbjan
1945年12月陕北三边



没有评论: